Orstelo



aĉetebla ĉe Kadon Enterprises


Vi povas mendi « La Ora Stelo » enhavantan pecojn je pluraj koloroj, aŭ cxiujn pecojn flavajn  (indiku Topaz) por havi vere oran stelon, aŭ cxiujn pecojn verdajn (indiku Aqua) por havi verdan stelon.

La Ora Stelo , kiun mi kreis omaĝe al Jean-Pierre Puisais-Hée, estas kaprompa ludo, kies pecoj estas plurdiversformoj (pli precize pluroroj).
La pluroroj estas plurdiversformoj, kiujn oni obtenas kunmetante plurajn triangulojn el la 2 ĉisubaj trianguloj :

undefined

Tiuj 2 trianguloj estas izocelaj : iliaj lateroj longas respektive 1, 1  kaj undefined  por la unua kaj 1, undefined  kaj undefined  por la dua.
undefined  estas la ora nombro (la ora dispartigo ĉe Marc Bavant ; la ora proporcio de PIV estas undefined  - 1) :
 
                                                                    undefined
La 2 trianguloj estas nomataj "la oraj trianguloj".

Iliaj anguloj havas respektivajn mezurojn je 36°, 36° kaj 108° por la unua kaj 72°, 72° kaj 36° por la dua.

Sed estas rimarkinde, ke, se oni prenas la areon de la unua kiel areunuo (ĝia areo estas do 1), la areo de la dua estas undefined .

La ĉisubaj pluroroj estas ordigitaj laŭ areoj (iliaj areoj estas ruĝe notitaj) :

 












 

La 32 ĉisupraj pluroroj  estas la 32 pecoj de La Ora Stelo.
Ili kovras areon je 42 undefined  + 42 ; se oni aldonas 5 malgrandajn triangulojn, oni havas areon je 44 undefined  + 43 : tio estas la areo de regula kvinangulo, kies latero longas  undefined  + 4.
 

 

La unua celo de tiu ludo estas reestigi oran stelon per 22 el ĝiaj pecoj. Jen ebla framo por tiu stelo havanta areon je 36 undefined  + 22 (se vi havos la ludon, kiu enhavas nur verdajn pecojn, kompreneble tiu stelo estos verda) :

undefined

Estas multaj eblaj framoj ( por vidi ekzemplon de aliformigo de la framo, alklaku ĉi tie ).

Mi mem ne havas solvon kaj ne scias, ĉu ekzistas unu.
(solvo de Robin King)

Male, mi scias, ke la pecoj de La Ora Stelo ebligas estigi multajn figurojn je diversaj grandoj :
kvinanguloj, romboj, trapezoj, steloj, dekanguloj, kajtoj, "azenĉapoj", "fungoj", "sagoj", "sorĉistinĉapoj", "diaboloj", "pantalonoj", "ĉemizoj", "ventumiloj", "floroj", sesanguloj, "tendoj", paralelogramoj, trianguloj, "radoj", "marmitoj", "montaroj", "norioj", "papilioj", "vulpoj","bareloj", "pomarboj", "kronoj", okanguloj, "navedoj", ktp.


 

 
Créer un blog gratuit sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Signaler un abus - Articles les plus commentés